Doloro

malplaĉa sento
(Alidirektita el Dolorigo)

Doloro estas tre malagrabla korpa aŭ psika impreso.

Doloro
Doloro
Doloro
Aliaj projektoj
Doloro en Vikipedio
Doloro en Komuneja kategorio
Doloro en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi estas tiu, kiu pasis nerimarkita antaŭ vi,
Nevidebla, en nubo de sekreta doloro. »
 « (angle) I am the one who passed unnoticed before you,
Invisible, in a cloud of secret pain. »
— Conrad Aiken
 
« Koro, koro kiu doloras, estas koro, koro kiu funkcias. » « (angle) A heart, a heart that hurts, is a heart, a heart that works. »
— Juliana Hatfield
 
« Vojaĝado ŝanĝas vin. Dum vi trairas tiun ĉi vivon kaj tiun ĉi mondon, vi iomete ŝanĝas aferojn, vi lasas spurojn, kvankam malgrandaj. Kaj kompense, vivo - kaj vojaĝoj - lasas spurojn sur vi. Plej ofte tiuj markoj - sur via korpo aŭ sur via koro - estas belaj. Tamen ofte ili doloras. » « (angle) Travel changes you. As you move through this life and this world you change things slightly, you leave marks behind, however small. And in return, life — and travel — leaves marks on you. Most of the time, those marks — on your body or on your heart — are beautiful. Often, though, they hurt. »
— Anthony Bourdain
 
« Estas tiel dolore eble esti vekita el vizio kiel naskiĝi» « (angle) It is as painful perhaps to be awakened from a vision as to be born. »
— James Joyce, Odiseo
 
« Post la sepdek, se vi vekiĝos iun tagon sen doloro, vi mortis. »
— David Brown Baren
 
« La tempo estas kalkulita nur per feliĉo aŭ doloro. »
— Alexandre Dumas (patro)
 
« Doloro nutras kuraĝon. Vi ne povas esti kuraĝa, se nur okazis mirindaj aferoj al vi. » « (angle) Pain nourishes courage. You can't be brave if you've only had wonderful things happen to you. »
— Mary Tyler Moore
 
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ne defendas oro kontraŭ doloro. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti