Disciplino
Aliaj projektoj
Disciplino en Vikipedio
Disciplino en Vikivortaro

Disciplino estas deviga regularo kaj lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro, reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj.

Citaĵo
« Tiun ĉi disciplinon la mongoloj, aŭ tataroj kiel oni precipe nomis ilin, eltenis facile, ĉar parto de ilia popolo, sur kiun kuŝiĝis la ĉefa ŝarĝo estis la ĉevaloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema... Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« [pri la fina fazo de la amasa movado] La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La disciplino estas la diabla moderna kontrolmetodo, ĝi estas noviganta entrudiĝo, kiun oni devos malpermesi kiel eble plej rapide. »
— Bob Black (esperantigis Djemil Kessous)
Citaĵo
« La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti p. 113
Citaĵo
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell, Sceptical Essays