Diablo

supernatura malbona ento, je Abrahamaj religioj (Kristanismo, Islamo, Judismo, ktp.) kaj aliaj religioj

Diablo estas plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraŭ Dio kaj tentanto de homaro.

Diablo
Diablo
Diablo
Aliaj projektoj
Diablo en Vikipedio
Diablo en Komunejo
Diablo en Komuneja kategorio
Diablo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Elias Canetti redakti

 
« …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En kristanismo, kiom ajn grandaj esas diferencoj inter ĝi kaj la kredoj de la arandoj, ankaŭ haveblas malpermesita figuro — diablo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Seksan aspekton de la malpermeso pri transformiĝo, kies kaptilon ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de sorĉistinoj. La vera peko de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la diablo… La ideo pri transformiĝo tra seksumado estas malnova kiel la mondo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Sigmund Freud redakti

 
« Por pravigo de Dio eknecesis diablo, preninta sur sin ekonomie utilan rolon de la pekokapro — simile al la judo en la mondo de la arjaj idealoj»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kiam homo rapidas, diablo ĝojas. » « Gdy się człowiek spieszy, to się diabeł cieszy. »
— Polaj proverboj
 
« Ĉiuj dioj kaj diabloj ekzistintaj, ĉu ĉe la helenoj kaj ĉinoj, aŭ ĉe la zuluoj, ĉiuj troviĝas en ni, ĉeestas kiel eblecoj, kiel deziroj, kiel solvoj»
 
« Struktura opozicio — la diabla, ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la Homa, kiu forĵetas la bestojn en la Nehoman — kaj la ciklo estas simbola: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Vidu ankaŭ redakti