Devo estas farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno.

Devo
Devo
Devo
Aliaj projektoj
Devo en Vikipedio
Devo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Arda konvinko, ke ni havas sanktan devon antaŭ la aliaj, ofte estas nura rimedo de saviĝo de nia dronanta “mi”: ni kroĉiĝas al flosanta preter ni flosaĵo. Tio, kion ni nomas helpomano etendita al alia, efektive ofte estas nura mano, kroĉiĝanta por saviĝo de nia propra kara vivo. Forprenu de ni tiujn “sanktajn devojn” kaj niaj vivoj iĝas mizeraj kaj sensencaj. Mankas duboj, ke anstataŭigante la egocentran vivon per tiu sinofera, ni neimageble gajnas en la senco de honoro kaj estimo. Vanteco de la sinoferantoj, eĉ de tiuj el ili, kiuj vere montras ekstreman humiliĝon, estas senlima. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ekzistis neniu, neniu, neniu devo por konscia, lucida kaj elrevigita homo krom tiu unu: Trovi sin mem, firmiĝi, kaj antaŭenpalpi sian propran vojon, kien ajn ĝi kondukas. »
— Hermann HesseDemian
 
« Estas nia devo, kiel viroj kaj virinoj, antaŭeniĝi kvazaŭ la limoj de niaj kapabloj ne ekzistus. »
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« Viro diris al la Universo: "Sinjoro, mi ekzistas!" "Tamen," respondis la Universo, "la fakto ne kreis en mi senton de devo." » « (angle) A man said to the Universe: "Sir, I exist!" "However," replied the Universe, "the fact has not created in me a sense of obligation." »
— Stephen Crane
 
« La vivo ne estas teorio. Ĝi estas realaĵo, kun enecaj devoj al ĉio kaj ĉiuj. » « (angle) Life is not theory. It is reality, with inherent duties to everything and everyone. »
— Tivadar Csontváry Kosztka
 
« Faru vian devon, kaj lasu la reston al la ĉielo. »
— Pierre Corneille
 
« Ni povas vidi nur mallongan distancon antaŭen, sed ni povas vidi tie sufiĉe da tio, kion oni devas fari. » « (angle) We can only see a short distance ahead, but we can see plenty there that needs to be done. »
— Alan Turing
 
« Mi kredas, malgraŭ ĉio, en la venko de vero. Mi kredas je la grava valoro, ĉi-poste netuŝebla, de tiuj malmultaj vere frataj viroj en ĉiuj landoj de la mondo, kiuj, en la oscilado de naciaj egoismoj, liberiĝas, ekstaras kaj elstaras, firmaj kiel la gloraj statuoj de Rajto kaj Devo. »
— Henri Barbusse

I believe, in spite of all, in truth's victory. I believe in the momentous value, hereafter inviolable, of those few truly fraternal men in all the countries of the world, who, in the oscillation of national egoisms let loose, stand up and stand out, steadfast as the glorious statues of Right and Duty.

 
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
 
« La tuta devo de homo konsistas en esti racia kaj justa... Mi estas racia ĉar mi scias la diferencon inter kompreni kaj ne kompreni kaj mi estas justa nur ĉar mi havas neniun opinion pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. » « (angle) The whole duty of man consists in being reasonable and just … I am reasonable because I know the difference between understanding and not understanding and I am just because I have no opinion about things I don’t understand. »
— Gertrude Stein
 
« Se devas esti problemo, estu en mia tempo, por ke mia filo havu pacon; kaj ĉi tiu sola pripensado, bone aplikata, sufiĉas por veki ĉiun homon al devo. » « (angle) "If there must be trouble, let it be in my day, that my child may have peace;" and this single reflection, well applied, is sufficient to awaken every man to duty. »
— Thomas Paine
 
« Dum vi vivas... vi havas devon al la vivo.... La belaj mirindaĵoj de la mondo ekzistas nur dum tiuj, kiuj havas la kapablon vidi ilin.... Alie ili forvelkas. » « (angle) While you live … you have a duty to life.... The fey wonders of the world only exist while there are those with the sight to see them.... Otherwise they fade away. »
— Charles de Lint
 
« Devo estas la plej bela vorto en nia lingvo. Faru vian devon en ĉiuj aferoj. Vi ne povas fari pli. Vi neniam deziru fari malpli. » « (angle) Duty is the sublimest word in our language. Do your duty in all things. You cannot do more. You should never wish to do less. »
— Robert E. Lee

Erich Fromm redakti

 
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …adaptiĝante al sociaj kondiĉoj, homo evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin deziri agi nome tiel, kiel li devas agi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …anstataŭ subiĝo al malkaŝa potenco homo kreis en si internan potencon — konsciencon aŭ devosenton — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

José Ortega y Gasset redakti

 
« La vivo kiel ekzameno — jen kio estas la nobla vivo. Nobleco estas difinata per postulemo kaj devo, ne per rajtoj. Noblesse oblige [france: Nobleco devigas]. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Abomeno pri la devo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis la maljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli da rajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Tamen nocioj de “honesteco” kaj “devo” ludas sufiĉe gravan rolon en la vivo de la eta burĝaro. Tion ne eblas klarigi nur per strebo kaŝi la veran krudan materialan bazon. Ĉar malgraŭ la tuta hipokriteco, altaj sentoj elvokitaj de la nocioj “honesteco” kaj “devo” ne estas falsaj. La demando konsistas nur en ilia fonto. Fontojn de tiuj ĉi sentoj necesas serĉi en nekonscia emocia vivo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ redakti