DemianLa Historio de la Junaĝo de Emil Sinkler estas romano de Hermann Hesse (1877–1962).

Demian
Aŭtoro: Hermann Hesse
Demian
Demian
Aliaj projektoj
Demian en Vikipedio

Hermann Hesse 1877-1962 redakti

Citaĵoj el la Esperanta eldono de Mondial 2007 (tradukis Detlef Karthaus)

 
« Mi volis nenion alian krom vivi laŭ la impulsoj kiuj propravole emis eksteriĝi de mi. »
— Antaŭparolo kaj Ĉapitro 5, paĝo 81


 
« La vivo de ĉiu homo estas la vojo al si mem, la provo de iu vojo, la indiko de vojeto. »
— Antaŭparolo paĝo 7
 
« Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. »
— Ĉapitro 2, paĝo 39
 
« Nenio en la mondo estas pli malagrabla al homo ol sekvi la vojon kiu kondukas lin al li mem! »
— Ĉapitro 2, paĝo 42
 
« ...ĉiu el ni devas mem eltrovi, kio estas permesata kaj kio estas malpermesata, --malpermesata por li...Tiu kiu estas tro pigra por mem pensi kaj mem juĝi, simple obeas la malpermesojn, kiel ili estas starigitaj. »
— Ĉapitro 3, paĝo 55
 
« Per multaj vojoj, Dio povas solecigi nin kaj konduki nin al ni mem. »
— Ĉapitro 4, paĝo 65
 
« ...hazardoj ne ekzistas. Kiam iu, kiu urĝe bezonas ion, trovas tiun bezonataĵon, tio ne estas la hazardo, kiu provizas ĝin, sed li mem; lia propra deziro kaj urĝo kondukas lin tien. »
— Ĉapitro 5, paĝo 82
 
« Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo. »
— Ĉapitro 5, paĝo 89
 
« Ĉiuj dioj kaj diabloj ekzistintaj, ĉu ĉe la helenoj kaj ĉinoj, aŭ ĉe la zuluoj, ĉiuj troviĝas en ni, ĉeestas kiel eblecoj, kiel deziroj, kiel solvoj. »
— Ĉapitro 5, paĝo 89
 
« Vi ne devas kompari vin kun aliuloj, kaj se la naturo kreis vin kiel vesperto, ne taŭgas via deziro fariĝi struto»
— Ĉapitro 6, paĝo 92
 
« Kiam ni malamas homon, ni malamas ion en lia aspekto, kiu kuŝas en ni mem. Kio ne troviĝas en ni mem, tio ne incitas nin. »
— Ĉapitro 6, paĝo 95
 
« Ekzistis neniu, neniu, neniu devo por konscia, lucida kaj elrevigita homo krom tiu unu: Trovi sin mem, firmiĝi, kaj antaŭenpalpi sian propran vojon, kien ajn ĝi kondukas. »
— Ĉapitro 6, paĝo 107
 
« Kie ajn vojoj de amikoj sin krucas,tie la tuta mondo ŝajnas dum horo kiel nia hejmlando»
— Ĉapitro 7, paĝo 117
 
« Por ili la homaro—kiun ili amis kiel ni—estis io jam preta, kiun oni devas konservi kaj protekti. Por ni la homaro estis fora estonteco, kien ni sekvis la vojon kies bildon neniu konis, kies leĝoj estis nenie skribitaj. »
— Ĉapitro 7, paĝo 121