Dankemo
Aliaj projektoj
Dankemo en Vikipedio
Dankemo en Komuneja kategorio
Dankemo en Vikivortaro
Citaĵo
« Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. »

[1]

Citaĵo
« Dankemo estas tia neeltenebla ŝarĝo al la homa naturo. »

[2]

Citaĵo
« Ĉu ne estas tiel, ke la neceso esti dankema, facile estigas en ni kelkan tediĝon kontraŭ la dankemo? »

[3]

Citaĵo
« Dankemon, oni trovas malofte ĉe homoj, kaj precipe tiuj kiuj estas dankema ne sukcesas esprimi tion, ili silentas, konfuzitaj, ili hontas kaj en certaj okazoj ŝajnigas malafablecon por kaŝi siajn sentojn. »

[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Demian de Hermann Hesse tradukis Detlef Karthaus, eldonis Mondial 2007 Ĉapitro 2, paĝo 39
  2. Telenio de Oscar Wilde tradukita (manuskripto) de Detlef Karthaus
  3. Lotte en Weimar de Thomas Mann tradukis Karl Schulze eldonis Mondial 2005, paĝo 72
  4. Dudek kvar horoj el la vivo de virino de Stefan Zweig tradukita (manuskripto) de Detlef Karthaus